La Granda Kermeso

Kajto

Intro: Ni venis en Mondon, hazarde, pasie. Ni tute ne trudis nin por la eniro. La viv-karuselo nin svingas ebrie kaj lasas nin sobre sur brua foiro. Ni flugas senzorge tra tempo junula, Ni plugas tra aĝo matura, regula. La jaroj severe tik-tak-inventaras, ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras, Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso. Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite Nur kelkaj petegas plu baldaŭ eliri; Tumulto de l' tagoj silentas subite, finita la streĉo sukcesojn aspiri. Jam vanas subiĝi al novaj postuloj, rikanas dubeme sardonaj speguloj, sed floro velkinta plensence odoras, pasintajn somerojn ni milde memoras, Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.

Watch the song video
Top songs from Kajto
Playground Sessions Course Banner
Did you ever dreamed on playing piano?

Playground Sessions is a revolutionary new way to learn music and play the piano. No more boring courses. The adaptive videos automatically adjust to your skill level. Plus, you’ll receive regular feedback on your progress each week, plus a personal training plan from a professional piano teacher.

Start to play the piano instantly - and have fun doing it!